Publikaj servoj estas la aro de agadoj kaj financado permesita, rezervita aŭ devigita al la publika administracio fare de la leĝaro de ĉiu ŝtato, kiuj celas respondi al diversaj postuloj de la funkciado de la socio, kaj, definitive, favori la praktikan realigon de la persona kaj ekonomia disvolvigoj, de la egaleco kaj de la socia bonfarto. Ili kutime estas esencaj servoj, ĉar la kosto estas pagita pere de la impostoj de la kontribuantoj tra la institucioj de la ŝtato (publika elspezo). Ili speciale gravas en la landoj de miksa ekonomio kiuj sekvas politik-ekonomiajn modelojn kiel la sociala ŝtato aŭ la socialema ŝtato. Ofte la publikaj servoj estas traktataj en la internaciaj organizaĵoj kiel fundamenta elemento ene de la socialema ŝtato, internacie konata kiel welfare state.[1]
Ĝenerale oni komprenas, ke esenca servo estas agado kiu estas realigata de institucio ĉu publika ĉu privata cele al la kontentigo de baza neceso de la aro de la socio, sen miselspezi la publikajn rimedojn.
La konsumantoj kaj uzantoj de publikaj servoj estas protektataj per la leĝoj de defendo de la konsumanto, kiuj celas defendi ilin kontraŭ la misagoj de la entreprenoj kiuj plenumas la publikajn servojn, kiel gaso, elektro aŭ telefono kaj establas, ke se la konsumanto plendas pro misago en la servo, la entreprenoj devas registri tiun plendon kaj respondi.